LA PROJEKTO





KEF - la Kultura Esperanto-Festivalo estas festivalo de originala Esperanto-kulturo. Ĝi tradicie okazas en Nordiaj landoj (Svedio, Danio kaj Finnlando) sed ne regule kaj bedaŭrinde malofte. Ekde la unua festivalo em 1986 ĝis nun ĝi okazis nur 9-foje. La lasta okazis en 2009 em Danio. Malgraŭ tio, KEF certe estas unu el la pintaj aranĝoj en Esperantujo. En ĝi, partoprenantoj povas konatiĝi pli profunde kun la reala Esperanto-kulturo multe pli ol iu alia renkontiĝo aŭ kongreso. Tra la jaroj, en KEF sinprezentis la kerno de Esperanta orginala kulturo. Literaturo, Teatro kaj Muziko ĉiam plenplenis la programerojn dum la aranĝo mem ĉiam estis nesto por la artistoj. Unu el la plej konataj kaj ŝatataj Esperanta rok-grupo, Persone estis unu el tiu, kiuj kreiĝis danke al KEF. Videblas la graveco de tiu Festivalo por la Esperanto-kulturo.

En la jaro 2005 mi havas la ŝancon partopreni la KEF en Helsiko, Finnlando. Mi kunportis kameraon kaj multe filmis, intervjuis kaj tiel kolektis ĉirkaŭ 15-horan materialon. Dum multaj jaroj tiu materialo nur kuŝis en mia ŝranko, kvankam mi ĉiam deziris munti el ĝi ion spektindan kaj ĝuindan.
Finfine mi povis realigi tion danke al la kunlabora financado de pli ol 50 esperantistoj tra la mondo, kiu finance apogis la projekton.


KEF-2005 estis scpeciala pro multaj kialoj:

  • La finna muzikgrupo Dolchamar, tiam estis ĵus lanĉinta sian sukcesan albumon “Rebela Sono”, en kiu ankoraŭ partoprenis la klavaristino Leena Peisa, kiu poste iĝis membro de la fama finna roka grupo “Lordi”.
  • Okazis la antaŭlasta koncerto de Esperanto Desperado kun la fondintoj Amir kaj Kim kune. La partoprenantoj ĝuis la unuan solkoncerton de Martin post la fino de Persone kaj la unuan historian koncerton de la bando La Porkoj. 
  •  En KEF-2005 okazis la lasta E-lingva spektaklo de Flávio Fonseca.
En KEF Pli da artistoj ol estraranoj...

Esperanto Desperado
Dolchamar
JoMo kaj la Liberacanoj
Alejando Cossavella kaj Porkoj
Flavio Fonseca
Martin Wiese
Jhomart, Natasha kaj Karina
Liisa Viinanen
Timo Väänänen
Floréal Martorell
Frauhlino Barlaston
Teatra Trupo Tuluza
Arno Lagrange
Arnau Torras
Duplustro
David-Emil Wickström
Mauro Tauzzi-Duhme
Jorge Camacho
Probal Dasgupta
Sten Johansson
Anja Karkiainen

Neniom da diapozitivoj, ech malpli da aferlistoj...
Poemoj, prozo, recenzarto, artikolverkado
Vespero de erotika poezio
Verkistaj prezentoj
Fabeloj
Filmodublado kaj famaj filmoscenoj esperante
Dancoatelieroj, vocxouzado, popmuzika ateliero
Roko, popo, opero, shamandrumoj kaj elektra kanteleo
...kaj multo pli


Komiksa ekspozicio
Esperanta teatro kaj muziko
Esperanto en filmoj
Espokaraokeo kun vivbando
Diskotekoj chiuvespere
Ekskurso al finna naturo